Posts Tagged ‘esperanto’

Gradigita ripetado

dimanĉo, Decembro 7th, 2014

En ĉi tiu prelegeto mi surtrekas la gravecon de la gradigita ripetado dum lernado. Mi tre rapide ilustras la cerban meĥanismon de la procezo en la neŭrona nivelo.
Mi daŭre laboras por plibonigi ĝin, do ne hezitu lasi komenton se vi deziras kontribui.

 

Pri la metodoj de Vik en “Kredu min, sinjorino!”

ĵaŭdo, Februaro 20th, 2014
kovrilo de "Kredu min, sinjorino!"

kovrilo de “Kredu min, sinjorino!”

Cezaro Rossetti, montris tre grandan lerton vendi varojn al homoj ofte per ne tre ortodoksaj metodoj. Miaopinie, li uzis pionirajn metodojn de la nuntempaj reklamoj.

Kiam Cezaro renkontiĝas kun siaj amikoj, samprofesiuloj, ili serĉe sin nomas « kroĉkaptistoj » kaj « embuskuloj ». Dum la romano oni malkovras ke tiu havas ion da vero.
En la komenco, kiam Cezaro laboris kiel kolportisto, li spertis la malfacilaĵon vendi de domo al domo do li lernis kaŝi la varvalizon flanke de la pordo antaŭe, por ke ĝi ne estu videbla kaj oni ne tuj komprenu ke li estas varvendisto. Li ankaŭ rakontis ke sincere klarigi pri la varo al klientoj (butikistoj), ne efikas, tiam li decidis ŝanĝi sian vendmanieron kaj li komencis mensogi pri la jam vendita kvanto kaj troigi senbremse.
En foiroj Vik organizis eksponado de sia ĉefa varo, kuirilo kaj li devis kuiri manĝaĵon por montri la efikon de la ilo. Ofte mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, « per ĉiuj ruzoj » oni ne gustumigis la nekuiritajn manĝaĵojn. Ekzemple kvazaŭ miskomprene donas iun alian por gustumi kaj sensekve puŝas aliajn manĝaĵojn al la enketanto, tiel ke li hontas insisti.
Cezaro ne hezitis uzi artifikojn por sukcesi kaj atingi sian celon : « vendi la varon ». Ekzemple, kiam la konkuranto komencas vendi similajn kuirilojn, sed sen krampoj, por ĉesi la konkurantan vendadon, Vik faris anoncon en la urbgazeto por informi klientojn ke lia firmo erare vendis senkrampajn kuirilojn, kaj incitis reporti la malnovajn arkaikajn kuirilojn.
La afero de Liza kiam ŝi estis forpelita de sia laboro ĉar la butikestro malkovris ŝian trukon malantaŭ la sukcesa vendado de citronspililo. Dum la ekponado de la mirinda citronspililo, Liza ŝajnigi al klientoj ke ŝi sukcese eligi grandan kvanton de suko el nur unu citrono, sed malantaŭ la kurteno, ŝi uzis citronojn antaŭtratruitajn kaj trempitajn en kaŝita citerno da akvo. Laŭ Liza la « stulta » kaj « viraĉa » butikisto ne komprenas ke ŝi faris tiel por faciligi la laboron.
Finfine, la plej ellaborita kaj ampleksa truko, inda de profesia magiisto, estas la aŭguristino «madame Zila », la anagramo de Liza, kiu divenas la pensojn. Cezaro tre fieras pri tiu truko kaj eĉ ne konfidis la tutajn detalojn rilatajn al la sistemo de komunikado inter li kaj Liza bazita sur kodvortoj.
Por Vik, tiuj trukoj estas nur detaloj, parto de la lertkapablo de bona vendisto. Kompreneble, la ĉefa celo ne estas trompi homojn, li estas konvinkita ke la varoj utilas al klientoj… Kritikebla vidpunkto.

“Ne ekzistas verdaj steloj” de Liven Dek

merkredo, Februaro 19th, 2014

Liven Dek malmulte skribas sed multe diras. En ĉiuj mikronoveloj, la plej interesa parto de rakontoj evoluadas en la menso de leganto. Li subtile ludas per stilfiguroj por nebuligi limojn inter kontraŭaj konceptoj: la teruro de la morto kaj la feliĉo de la vivo, la naiveco de fabeloj kaj la krueleco de la realeco, la espero kaj malespero. 

bildo-de-ne-ekzistas-verdaj-steloj

Ekzemple en “Dioj” la aŭtoro uzas alegorían rakonton en kiu nur la homa raso inter ĉiuj aliaj ne havas dion kaj devis ĝin elpensi. Oni povus pensi ke Liven Dek volis paroli pri la eterna demandado de la homo pri sia ekzistado. Interese rimarki ke, eĉ dioj spertas neegalecon, kaj malsamajn rangojn kaj rajtojn.

La fabelo “La kalkulanto“ estas iom stranga, ĉu ekzistas moralo malantaŭ tiu homo kiu diligente nombras stelojn per sableroj?

En “Natura sekvo”, oni malkovras la sortironion de la edzino kiu akcidente mortigis la drinkemulon… sia edzo.

La fino de “Generkapablo” estas neatendita kaj amuza. Ĝi ilustras humortrajton de Liven Dek. Li misgvidas nin dum la tuta rakonto kun tiu viro kiu verŝajne grandfame vivis pro sia eksterordinara generkapablo, por surprizi nin je la fino malkovrinte ke li fakte estis denaske sterila. Ĉu ni amuziĝas ke li estis tia naiva, aŭ bedaŭras ke li esti tia trompegita dum sia tuta vivo.

Ĉe “Mortoanonco”, je la fino, oni atendas klarigojn, sed fakte, la novelo nur komenciĝas…Ĉu vere tiu Abdul ekzistas? Kial li diligente serĉis sian propran mortanoncon?

Mi ŝatas la sarkasmon de “pafoj” en kiu nenio atentas la flankan damaĝon: la kompatinda pasero; la tre originalan lastan volon de la pendigita en “Lasta volo”, ankaŭ Cindrulinon kiu ne perdis sian ŝuon post la festa balo kaj la fabelo finiĝas je frida banala realeco de genetika testo por trovi la belulinon.

“Tiaj poetoj” subtile traktas la demandon: kie ekzistas la limo inter malico kaj boneco. Nenio povis imagi ke la poeto, diletanto de ravaj operoj, sinfonioj kaj muziko, povus tordi la kolon de kanario kiu “kantis kiel anĝelo”. Ĉu “Mussolini eĉ verkis poemojn”? aŭ “Ĉiu poeto povus iĝi Mussolini”?

La akuzativo laŭ André Cherpillod.

mardo, Februaro 18th, 2014

Jen la resumo de ekzemploj cititaj en la libreto “L’ACCUSATIF en Esperanto” de André Cherpillod.

Lernejo en Togolando

ĵaŭdo, Majo 10th, 2012

La prelego temas pri la projekto “lernejo en Togolando” (Ecole au Togo).

 

La bestaj krioj

lundo, Aprilo 9th, 2012

Saluton !

Jen demandaro por lerni vortoj de bestaj krioj en esperanto.

Se vi havas iojn ajn rimarkojn aŭ korektojn, ne hezitu lasi respondon.