Posts Tagged ‘nvc’

SPK (SenPerforta Komunikado)

sabato, Majo 13th, 2017

Prelegeto pri SenPerforta komunikado :

Mi prelegetis pri SenPerforta komunikado kadre de SAT-Amikara babilrondo.
La slipoj estas verkataj kaj vi bonvenas komenti aŭ korekti.

Estas tre malfacile prezenti la koncepton en unu aŭ eĉ du horoj, kaj samtempe interagi kun aŭskultantoj.
Ĉar la temo estas ampleksa kaj tuŝas ĉiujn aspektojn de nia vivo, oni rekte rilatas la SPKon al niaj privataj vivoj, pensmanieroj kaj kredoj kaj ofte konsideras ĝin kiel rekta kaj severa kritiko de ni mem.

Ofte kiam mi parolas pri SPK, mi rimarkis ke oni ĉefe rezistas forlasi kelkajn konceptojn kiu regas niajn sociojn, sendepende de la kadro de la vivo, la lando, kulturo aŭ epoko. Tiuj konceptoj estas: morala juĝado, la dueco de bono kaj malbono kaj rilataj konceptoj de puno kaj rekompenco.