Posts Tagged ‘romano’

Pri la metodoj de Vik en “Kredu min, sinjorino!”

ĵaŭdo, Februaro 20th, 2014
kovrilo de "Kredu min, sinjorino!"

kovrilo de “Kredu min, sinjorino!”

Cezaro Rossetti, montris tre grandan lerton vendi varojn al homoj ofte per ne tre ortodoksaj metodoj. Miaopinie, li uzis pionirajn metodojn de la nuntempaj reklamoj.

Kiam Cezaro renkontiĝas kun siaj amikoj, samprofesiuloj, ili serĉe sin nomas « kroĉkaptistoj » kaj « embuskuloj ». Dum la romano oni malkovras ke tiu havas ion da vero.
En la komenco, kiam Cezaro laboris kiel kolportisto, li spertis la malfacilaĵon vendi de domo al domo do li lernis kaŝi la varvalizon flanke de la pordo antaŭe, por ke ĝi ne estu videbla kaj oni ne tuj komprenu ke li estas varvendisto. Li ankaŭ rakontis ke sincere klarigi pri la varo al klientoj (butikistoj), ne efikas, tiam li decidis ŝanĝi sian vendmanieron kaj li komencis mensogi pri la jam vendita kvanto kaj troigi senbremse.
En foiroj Vik organizis eksponado de sia ĉefa varo, kuirilo kaj li devis kuiri manĝaĵon por montri la efikon de la ilo. Ofte mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, « per ĉiuj ruzoj » oni ne gustumigis la nekuiritajn manĝaĵojn. Ekzemple kvazaŭ miskomprene donas iun alian por gustumi kaj sensekve puŝas aliajn manĝaĵojn al la enketanto, tiel ke li hontas insisti.
Cezaro ne hezitis uzi artifikojn por sukcesi kaj atingi sian celon : « vendi la varon ». Ekzemple, kiam la konkuranto komencas vendi similajn kuirilojn, sed sen krampoj, por ĉesi la konkurantan vendadon, Vik faris anoncon en la urbgazeto por informi klientojn ke lia firmo erare vendis senkrampajn kuirilojn, kaj incitis reporti la malnovajn arkaikajn kuirilojn.
La afero de Liza kiam ŝi estis forpelita de sia laboro ĉar la butikestro malkovris ŝian trukon malantaŭ la sukcesa vendado de citronspililo. Dum la ekponado de la mirinda citronspililo, Liza ŝajnigi al klientoj ke ŝi sukcese eligi grandan kvanton de suko el nur unu citrono, sed malantaŭ la kurteno, ŝi uzis citronojn antaŭtratruitajn kaj trempitajn en kaŝita citerno da akvo. Laŭ Liza la « stulta » kaj « viraĉa » butikisto ne komprenas ke ŝi faris tiel por faciligi la laboron.
Finfine, la plej ellaborita kaj ampleksa truko, inda de profesia magiisto, estas la aŭguristino «madame Zila », la anagramo de Liza, kiu divenas la pensojn. Cezaro tre fieras pri tiu truko kaj eĉ ne konfidis la tutajn detalojn rilatajn al la sistemo de komunikado inter li kaj Liza bazita sur kodvortoj.
Por Vik, tiuj trukoj estas nur detaloj, parto de la lertkapablo de bona vendisto. Kompreneble, la ĉefa celo ne estas trompi homojn, li estas konvinkita ke la varoj utilas al klientoj… Kritikebla vidpunkto.